Fine de Septembro
Jen floras ankorau la kampo de valo,
kaj verdas ankorau la poploj chel font`
sed jam tie, vidu, sub vintra vualo,
la negho kovrighas la supron de l' mont'
jen, en mia koro sub flama radio
de l' suno paradas printempo de jun'
sed griza jam ighis che mia tempio
la nigra hararo: ghin prujnis autun'
La floro defalas, la viv' de ni kuras...
Ho, al mia sino, edzin, mia am'!
Chu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgau ne jhetos al tomb' mia jam?
Ho diru, se morto min antau vi prenos,
chu min do vi gardos en larma memor',
au am' de junulo vin foje katenos,
ke jhetu vi nomon mian de vi for?
Se l' vidvovualon de l' frunt vi deshisros,
pendigu ghin al mi sur tomba kolon'
je flago tenebra. Mi por ghi eliros
noktmeze, ghin porti al mortregion',
por vish de vizagho humida de ploro
pri via facile forgesa anim',
por vindo de vundo dolora de koro
eh tiam amanta, ech tie, sen lim'.
Montag, Juni 06, 2005
Samstag, Juni 04, 2005
Unu el la plej belaj poemoj de Aleksandro Petöfi
Fine de Septembro
Jen floras ankorau la floroj en valo,
jen verdas ankorau la poploj che l' font',
sed vidu, jam tie la vintra vualo,
la negho ekkovris la supron de l' mont'.
Jen, en mia koro sub flama radio
de l' suno paradas printempo de jun',
sed griza jam ighis che mia tempio
la nigra hararo: ghin prujnis autun'
La floro defalas, la viv' de ni kuras...
Ho, al mia sino, edzin, mia am'!
Chu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgau ne jhetos al tomb' mia jam?
Ho diru, se mort min antau vi prenos,
chu min do vi gardos en larma memor',
au am' de junulo vin foje katenos,
ke jhetu vi nomon mian de vi for?
Se l' vidvovualon de l' frunt' vi deshiros,
pendigu ghin al mi sur tomba kolon'
je flago tenebra. Mi por ghi eliros
noktmeze, ghin porti al mortregion'
pro vish' de vizagho humida de ploro
pri via facile forgesa anim',
por vindo de vundo dolora de koro
ech tiam amanta, ech tie, sen lim'.
Jen floras ankorau la floroj en valo,
jen verdas ankorau la poploj che l' font',
sed vidu, jam tie la vintra vualo,
la negho ekkovris la supron de l' mont'.
Jen, en mia koro sub flama radio
de l' suno paradas printempo de jun',
sed griza jam ighis che mia tempio
la nigra hararo: ghin prujnis autun'
La floro defalas, la viv' de ni kuras...
Ho, al mia sino, edzin, mia am'!
Chu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgau ne jhetos al tomb' mia jam?
Ho diru, se mort min antau vi prenos,
chu min do vi gardos en larma memor',
au am' de junulo vin foje katenos,
ke jhetu vi nomon mian de vi for?
Se l' vidvovualon de l' frunt' vi deshiros,
pendigu ghin al mi sur tomba kolon'
je flago tenebra. Mi por ghi eliros
noktmeze, ghin porti al mortregion'
pro vish' de vizagho humida de ploro
pri via facile forgesa anim',
por vindo de vundo dolora de koro
ech tiam amanta, ech tie, sen lim'.
Abonnieren
Posts (Atom)